Konstanta akcelo

En mekaniko, konstanta akcelo estas speco de moviĝo en kiu la akcelo estas ne ŝanĝiĝanta kun tempo. Ĉi tio signifas ke rapido aŭ la vektora rapido de la objekto ŝanĝiĝas je egalaj kvantoj aŭ respektive vektoraj kvantoj en egala tempaj periodoj.

Tiel estas du okazoj:

  • Vektora akcelo ne ŝanĝiĝas kun tempo.
  • Absoluta valoro de akcelo ne ŝanĝiĝas kun tempo, sed vektora akcelo povas ŝanĝiĝi kun tempo. Ĉi tio povas esti se la vektoro de akcelo turniĝas kun tempo, restante de la sama amplekso.

Se vektora akcelo ne ŝanĝiĝas kun tempo veras jenaj formuloj:

v(t)= v0 + a (t-t0)
s(t) = v0 t + (a (t-t0)2)/2

kie s(t) estas delokigo;

v0 estas komenca vektora rapido, je tempo t0;
v(t) estas fina vektora rapido;
a estas akcelo, ne ŝanĝiĝanta kun tempo;
t0 estas tempo de komenco de konsidero de la moviĝo;
t estas tempo.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne